'Favora, klare verkita kaj politike klera raporto pri la kartvela respubliko, kiu plene utiligas la raportojn de fremdaj obervantoj kiel ankaŭ de la plej grandaj gvidantoj.'
Donald Rayfield, verkinto de Stalin and His Hangmen
Nikolao Gudskov skribas pri la libro:
"Kartvelio kiel nova 'ora epoko'
La La libro de Eric Lee “La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921” traktas kelkajn diversgrade forgesitajn historiajn eventojn el la epokoj de la 1-a kaj 2-a Rusaj revolucioj. La centro de la libro estas dediĉita al la memstara Kartvela popola respubliko dum la 2-a Rusa revolucio, kiun la aŭtoro opinias la plej aŭtentika ekzemplo de demokratia socialismo dum la tuta homara historio. Pri tio ni parolu pli detale, sed multe pli forgesita nuntempe estas alia epizodo, kiun la aŭtoro konsideras provludo al la ĉefaj eventoj – Guria respubliko, t.e. teritorio de popola memregado en unu distrikto de Kartvelio dum la 1-a Rusa revolucio.
Vere, la eventoj en 1905-a-06-a jaroj estis tiom buntaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj sur grandega teritorio de la Rusia imperio, ke malgranda Guria distrikto proksime al la imperia rando plene perdiĝas en la memoro. Tamen tio, kio okazis tie, kiel insistas la aŭtoro, laŭ sia signifo kaj profundeco multe superas la faman Parizan komunumon de 1871. Tie la loka loĝantaro sukcesis establi memregadon kaj socian ordon, tre proksiman al elementa socialismo: la ĉefa gvida organo fariĝis ĉiusemajna popola kunveno en ĉiu vilaĝo, kaj ĝiaj funkcioj kunigis la leĝodonan, plenuman kaj juĝan branĉojn de la povo. El sporadaj popolaj tumultoj en 1902-04 jaroj en 1905 formiĝis forta strukturita respubliko kun armitaj sindefendaj taĉmentoj, kiun oni sukcesis subpremi nur per granda milita forto post sufiĉe longa ekzistoperiodo (multe pli longa kaj kun multe pli da pozitivaj atingoj ol de la Pariza komunumo…). Pli konscia kaj sinsekva la kamparana respubliko fariĝis pro intima kunlaboro kun la lokaj social-demoklrataj komitatoj, kaj ne nur la kamparanoj lernis ion de la konsciaj marksistoj, sed ankaŭ la marksistoj multon lernis el la praktika agado de la ribelintaj kamparanoj – ankaŭ por la estonto, kaj, laŭ la opinio de la aŭtoro, la ĉefaj sukcesoj de la kartvelaj social-demokratoj dum la dua Rusa revolucio ŝuldas al la Guria instruo. Kaj inter tiuj sekvoj estis granda aŭtoritato de la socialdemokratia partio ne nur inter la urbaj laboristoj kaj intelektuloj, sed ankaŭ inter kamparanoj, kio en industrie ne tro evoluinta regiono estis precedenco ekskluziva. Mi nur notu, ke tiu ordo en Guria respubliko, kiun priskribas Lee, pli similas al idealoj de kamparanaj anarĥiistoj, ol al tiuj de marksistoj.
[...]
La libro estas apologia rilate al la tiama kartvelia reĝimo kaj al ĝia ĉefo Noe Ĵordania (aliaj gravaj kartvelaj social-demokratoj, eĉ tiuj, kiuj ludis en certaj periodoj gravan rolon en Rusio, kiel Ĉĥeidze kaj Cereteli, estas nur sporade menciataj). La atingoj estas ofte troigataj, kaj la mankoj kaj misoj malpliigataj – tamen el la priskribitaj faktoj, se oni abstraktiĝas de tiaj troigoj, eblas rekonstrui sufiĉe objektivan bildon.
[...]"
Mankas ĉi tie, pro spacaj kialoj, pluraj gravaj paragrafoj de la teksto de Nikolao Gudskov. Vidu la kompletan recenzon en la retpaĝo de la eldonejo: http://mas-eo.org/spip.php?article631