Kometo en Muminvalo

Kometo en Muminvalo

Kometo en Muminvalo

Kometo en Muminvalo

Paperback(Esperanto-language Edition)

$13.00 
  • SHIP THIS ITEM
    Qualifies for Free Shipping
  • PICK UP IN STORE
    Check Availability at Nearby Stores

Related collections and offers


Overview

Kometo en Muminlando estas la unua libro en la fama Muminserio verkita de Tove Jansson.

La somero estas kiel kutime en la valo de Mumintrolo, varma kaj plena de plaĉaj ebloj. La besteto Snif trovis propran groton - jen grandega okazaĵo. Sed malfrue nokte alvenas la ŝtormo ...

Fore en la mallumo brilas ruĝa okulo, kiu kreskas ĉiutage. Tio estas la kometo, kiu pli kaj pli alproksimiĝas al Muminvalo! La ĉielo ruĝas kaj la maro retiriĝas plej suben en siajn kavojn.

Snufmumriko prenas sian buŝharmonikon kaj ludas la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj. Mumintrolo kaj Snif pakas la patkuko-paton kaj fruktosukon, kaj poste ili ekiras rekte en la danĝeron.


Product Details

ISBN-13: 9780902756564
Publisher: Esperanto-Asocio de Britio
Publication date: 09/01/2022
Series: La Muminserio , #1
Edition description: Esperanto-language Edition
Pages: 156
Product dimensions: 4.72(w) x 7.48(h) x 0.42(d)
Language: Esperanto
Age Range: 7 - 11 Years

About the Author

Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kajaliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkajfantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tresendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn.Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj deinfanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kunversoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝikreis ankaŭ teatraĵojn.

Sten Johansson, emerita oficisto. Naskiĝis en Kalmar, Svedujo en 1950. Li lernis Esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, kaj komencis verki originale en 1986. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Sten kreis la retejon Originala Literaturo Esperanta, trovebla ĉe literaturo.esperanto.net.
From the B&N Reads Blog

Customer Reviews